Dr. Martens

Dr. Martens
varomarkonegoco vd
Dum 12-a de aprilo 1951 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company
Fondintoj Klaus Märtens vd
Sidejo Wollaston
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo ŝuo
Posedata de Permira • Wollaston Vulcanizing Company Limited vd
TTT Oficiala retejo
vdr

D-ro Martens (angle Dr. Martens) estas brita marko de ŝuoj kaj vestaĵoj. La unikaj ŝuoj de Dr. Martens estis origine evoluigitaj de la germana kuracisto D-ro Klaus Maertens kaj estis tre sukcesaj en la germana merkato dum la 1950-aj jaroj. En 1959, la brita piedvestaĵa produktanto "R. Griggs Group Ltd. aĉetis de Martens la patenton por la produktado de ŝuoj en Britio kaj la 1-an de aprilo 1960 komencis vendi la unuajn ŝuojn sub la marko Dr. Martens.

La unikaj botoj de Dr. Martens iĝis tra la jaroj speciale popularaj inter razkapuloj en Britio, kaj fine de la 1980-aj jaroj ili ankaŭ populariĝis en la punka sceno, inter diversaj elstaraj muzikistoj, krom diversaj junularaj subkulturoj en la okcidenta mondo.

Inter la jaroj 1960 kaj 2010, pli ol 100 milionoj da paroj da ŝuoj de Dr. Martens estis venditaj tutmonde, kaj aktuale en 2010, la firmao vendis pli ol 250 malsamajn modelojn de ŝuoj. Inter la jaroj 2009 kaj 2011, la firmao R. Griggs. Group Ltd. malfermis 14 novajn butikojn de Dr. Martens en Britio, Usono kaj Honkongo, kaj la firmao ankaŭ lanĉis vestaĵlinion sub tiu marko dum 2011 [1].

  1. internalSearch Dr. Martens launches clothing line - Fashion - Life & Style - The Independent

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy